Follow

Saluton al ĉiu ĉi-tiea lingvemulo!

Mi estas hispana lingvoinstruisto kaj korektisto, kiu volas profiti la eblojn de Mastodono por ekzerci lingvojn. Do mi kreis novan konton por senkulpe reptiliumi 😜

Miaj celoj estas precipe ekzerci la -n kaj paroli pri mia lernado de .

Mia ĉefa, persona konto estas @persi@esperanto.masto.host, kompreneble nur en .

Eble mi uzos ankaŭ la hispanan () kaj kaptos la okazon priparoli mian regionan variaĵon (). Kvankam mi plene komfortas legante en la angla (), mi preferas respondi per aliaj lingvoj, la angla jam ĉieas sen mia helpo 😉 Foje mi lernis la francan, sed mi forgesis preskaŭ ĉion. Estus bone trovi instigon por reviziti ĝin. Ha, kaj se vi konas bonan lernorimedon por la tagaloga, bonvolu atentigi min prie. Iam mi reprenos ankaŭ la latinan... Lingvemulo rajtas revi, ĉu?

@persi Perbene! Et ego latine loqui solebam, sed iam diu ha lingua usus non sum. Et latini verbi temporibus nescio bene utere. Da veniam!

@persi Hic nomen usoris non creabo, pro dolor, commentarium enim inveni in pagina huius instantiae "principis" vel "censoris", quod non placet. (Tamen in prima linea, ut credere potueris, non est!)

@niko 😳 Foje mi lernis traduki malnovajn latinajn skribaĵojn pri militiroj, mi neniam lernis paroli pri personaj aferoj.

Sign in to participate in the conversation
Polyglot City

Polyglot City is the right instance for you, if you're interested in linguistics, languages, language learning and translating, or if you are multilingual or polyglot. All languages are allowed to flourish on our timelines. And of course you're free to talk about anything else besides languages, too. Make this your personal home!